Bonvenon al Vikipedio, la libera reta enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
Estiĝis 152 678 artikoloj en Esperanto.
Laoso (Sathalanalat Paxathipatai Paxaxon Lao, oficiale Laosa Popola
Demokratia Respubliko), estas senmara lando en Sud-Orienta Azio,
ĉirkaŭata de Mjanmaro kaj Ĉina Popola Respubliko en la nordokcidento,
Vjetnamo en la oriento, Kamboĝo en la sudo kaj Tajlando en
okcidento. Ĝia loĝantaro estas kalkulata je 6.8 milionoj da personoj
en 2009. La historio de Laoso komenciĝas en la Reĝlando kiu ekzistis
ekde la 14-a ĝis la 18-a jarcento kiam ĝi dividiĝis en tri apartaj
reĝlandoj. En 1893, la tri reĝlandoj iĝis franca protektorato, ili
estis Reĝlando Luangprabango, Reĝlando Vjentiano kaj Reĝlando
Ĉampasako, sub la formo nun konata kiel Laoso. Ĝi atingis
mallongdaŭran sendependecon en la jaro 1945 post la japana okupado,
sed revenis al franca regado ĝis atingado de aŭtonomio en 1949. Laoso
estis sendependa en 1954, kun parlamenta monarkio sub Sisavang
Vong. Iom post la sendependeco, longa enlanda milito metis finon al la
monarkio, kiam la komunisma movado Pathet Lao prenis la potencon en 1975.
Laoso estas unupartia socialisma respubliko. La ĉefurbo estas
Vjentiano. Aliaj grandaj urboj estas Luangprabango, Savannaĥet kaj
Pakse. La oficiala lingvo estas la laosa. La plejparto de la loĝantaro
estas laosanoj, praktikantoj de indiĝenaj religioj aŭ budhismo. Ĝi
estas kreskanta potenco je elektra energio eksportata al najbaraj
landoj kiel Tajlando, Ĉinio kaj Vjetnamio kaj la ekonomio rapide
akceliĝas per la mendado de metaloj. Ĝi estas membro de la Komerca
Interkonsento Pacifiko-Ocanio, de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj
(ASEAN), Orient-Azia Pintkunveno kaj Franclingvio. Laoso formale petis
aliĝon por la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1997. Legu pli...
En Sanao (Jemeno) daŭris interpuŝiĝoj inter subtenantoj de la
prezidanto kaj opoziciuloj. Sekve de pripafado de opozicia tendaro per
misiiloj pereis 3 kaj estis vunditaj 5 homoj.
Ĉu vi scias ke ...
Fama brita marmoro (vd. bildon), kies specimenoj estas prezentataj en
la muzeo kaj artgalerio de Derby, vere estas nur kalkoŝtono.  Sofio la
ĝirafo, kaŭĉuka ludilo por suĉinfanoj, ludis roleton de Lucy en lasta
sceno de franca filmo Elle s'appelait Sarah (Ŝia nomo estis Sarah).
La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo
Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj rajtigoj
aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj.
