Newsgroups: sci.lang,soc.culture.esperanto
Path: cantaloupe.srv.cs.cmu.edu!bb3.andrew.cmu.edu!newsfeed.pitt.edu!godot.cc.duq.edu!newsgate.duke.edu!news.mathworks.com!nntp.primenet.com!news.cais.net!van-bc!unixg.ubc.ca!aurora.cs.athabascau.ca!news.mag-net.com!freenet.unbc.edu!news.scn.org!scn.org!lilandbr
From: lilandbr@scn.org (Leland Bryant Ross)
Subject: Defining English \ Difini la anglan
Message-ID: <DvL3Mz.23s@scn.org>
Sender: news@scn.org
Reply-To: lilandbr@scn.org (Leland Bryant Ross)
Organization: Seattle Community Network
Date: Sat, 3 Aug 1996 22:54:34 GMT
Lines: 38


ENGLISH ABSTRACT                 FRAKASPUNKTO - KIE JURO KAJ LINGVISTIKO
                                           PANEE VOJKRUCIGXAS
How do proponents of English
as the official language of      Antauxeniras la movado por oficialigi la
the United States propose to     anglan lingvon en Usono.  Gxis nun Usono
*define* the English lang-       ne havas "jure oficialan lingvon", kvan-
uage so as to *determine*        kam la anglan tiel agnoskis jam proksim-
whether a given utterance or     ume duono el la usonaj sxtatoj.
text is or is not English?         Sxajnas al mi, ke unu el la malfacilaj
                                 demandoj, kiujn la landa kaj sxtata reg-
istaroj frontos rilate al "jura/legxa oficialigxo de la angla" estos la
difina problemo:  nome, kiel oni decidos, definitive, cxu iu parolajxo 
aux skribajxo fakte estas en la angla?  Cxu oni devos starigi komisionon
aux alian burokratiajxon por difini la lingvon (kaj poste--cxar la buro-
kratoj nepre ne volos perdi siajn postenojn--por revizii la difinon)? 
Kvankam oni povas, en plej multaj kazoj, sengxene distingi anglan frazon
disde, ekzemple, hispana, tamen sur la stratoj de usonaj urboj okazas ja
ajke multaj frazoj, kiujn oni povus pridubi.  Kiam usona anglalingvano
diras al alia usona anglalingvano,  

                         "Cxaux, amigo!" 

(sinonime al la "purangla"

                         "Sija lejta, badi!"

kun iomete da usona "r" cxe la dua "a")

cxu la parolanto parolas angle, aux cxu en makaroniajxo itala-hispana?
     Kiaj estis la spertoj tiurilataj de diversaj landoj/registaroj/etnoj
posedantaj jure oficialajn lingvojn?  La franca sperto jam delonge naskas 
sxercojn en anglalingvanujo, sed kion/kiel spertis aliaj?
--
Liland Brajant ROS'        "Armeo sen kulturo estas malsagxa armeo, kaj
P O Box 30091              malsagxa armeo ne povas venki la malamikon."
Seattle, WA 98103 Usono    --"La Unuecfronto en Kultura Laboro" (30 okt
Tel. (206) 633-2434        1944), _Elektitaj Verkoj de Maux Zedong_ v 3
