Lines: 78
Newsgroups: soc.culture.europe,sci.lang,cl.frauen.allgemein,soc.culture.german
Message-ID: <5hKGc15yoOB@diana.access.owl.de>
From: DIANA@ACCESS.owl.de
Path: cantaloupe.srv.cs.cmu.edu!das-news2.harvard.edu!news2.near.net!news.mathworks.com!udel!gatech!howland.reston.ans.net!xlink.net!news.ppp.de!news.Hanse.DE!news.comlink.de!hades.comlink.de!cl-hh.comlink.de!ldb.han.de!bionic.zer.de!hsp.zer.de!access.owl.de!DIANA
Subject: Re: Gratulojn okaze de (feminismo)
Date: Sun, 05 Mar 1995 23:00:00 +0000
X-Mailer: CrossPoint v3.02 R/A2821
X-Gateway: ZCONNECT UC hades.comlink.de [UNIX/Connect v0.71-lf]
MIME-Version: 1.0
Content-Type: text/plain; charset=ISO-8859-1
Content-Transfer-Encoding: 8bit

*nikst* meinte im Brett /SOC/CULTURE/ESPERANTO
am        : *03.03.95* um *01:29*
zum Thema : *Gratulojn okaze de la 8-an de mart*

n>tia 'simetrio' estis kaj oportuna kaj utila  -  ekzemple,  en  la
n>lando gxis  nun  mankas  la  "feminismo",  pri  kies  grimacoj en
n>angloparolantaj landoj ni fojfoje povas legi en gazetaro.  Kaj mi
n>opinias, ke la tradicio ne permesos, ke tiuforma "malsano" ankaux
n>enradikigxu en nialanda grundo.

Fi, fi, fi! Chu vi ne pensas ke estas malsane, se la malplimulto de
loghantaro decidas super la plimulto? Kaj chu vi ne pensas ke estas
malsane kiam viroj batas kaj perfortas siajn edzinojn? Sen tielnomata
feminismo kiu lau vi estas "malsano"(!) virinoj akorau ne rajtus studi,  
kaj vochdoni. Kaj fakte kiu avantajho  estas la vochdonebleco, se oni
nur povas elekti virajn politikistojn?
Pardonu, sed de pluraj amikinoj mi konas la virinan situacion en
orienta Europo, kaj kvankam ili lau la leghoj estas egalrajtaj, oni
nepre bezonus plifortigan instruadon por  virinoj . Mi scias kaj
agnoskas ke estas diferencoj inter viroj kaj virinoj, tio estas tre
bona afero, char en bone funkcianta rilato, chiu parto aldonas siajn  
fortajn traitojn.
Gravaj projektoj pli bone funkcias se ambau seksoj kunlaboras por ghi.

n>     Oni kutime gratulas  cxiujn  virinojn  (patrinoj,  fratinoj,
n>filinoj, edzinoj, amatinoj ktp.) okaze de la festo kaj deziras al
n>ili cxion la plej bonan.  Ankaux mi volus  gratuli  cxiujn  niajn
n>retaninojn (Diana, Yvonne, fiera patrino de Josh) kaj pere de ili

Dankon al vi, kaj kiel rekompenso mi volas skribi belajn vortojn el
granda afisho kiun mi posedas. Ghi respegulas mian revon pri la rilato
inter viroj kaj virinoj.

Don't walk in front of me -           Ne iru antau mi -
   I may not follow.                         eble mi ne sekvas.
Don't walk behind me -                Ne iru malantau mi -
    I may not lead.                          eble mi ne gvidas.
   Walk beside me -                   Iru apud mi -
 and just be my friend.                      kaj nur estu mia amiko.


n>deziri al ili fortan sanon, amon, amikecon, belecon, sunon, lumon,
n>varmon, florojn, ridetojn kaj ridegon, novajn sukcesojn en laboro
n>kaj en persona vivo! Kaj antaux cxio - grandegan felicxon!
Dankon, same al vi.
n>
n>      Okaze de la dato mi sendas al ili cxiuj versojn de
n>
n>   Kalomano Kalocsay
n>           L A   A M O
Dankon, kaj mi resendas al vi kaj al la geamikoj en diversaj novajhgrupoj
jenon:

HEBELO Frederiko (1813-1863)

Mi kaj vi                           Ich und du

Ni songhis pri ni ambau,            Wir traeumten voneinader
Vekighis el la songh'.              Und sind davon erwacht.
Ni vivas por nin ami,               Wir leben um uns zu lieben,
Resinkas en nokta replongh'.        Und sinken zurueck in die Nacht.

El mia songh' vi venis,             Du tratst aus meinem Traume,
El via venis mi.                    Aus deinem trat ich hervor,
Ni mortos se perdighos              Wir sterben, wenn sich eines
En mi vi, mi en vi.                 Im anderen ganz verlor.

Tremetas sur lilio                  Auf einer Lilie zitternd
Du gutoj apud profund'.             Zwei Tropfen, rein und rund,
Kunfluas kaj ekrulighas             Zerfliessen in eins und rollen
Ghis en la kalika grund'.           Hinab in des Kelches Grund.

(el "La muzino" de SHULCO Rikardo)

  Korajn salutojn al vi chiuj,
  Diana, Soest, Germanio

diana@access.owl.de
