Newsgroups: sci.lang
Path: cantaloupe.srv.cs.cmu.edu!bb3.andrew.cmu.edu!newsfeed.pitt.edu!gatech!enews.sgi.com!news.mathworks.com!newsfeed.internetmci.com!howland.erols.net!netcom.com!elna
From: elna@netcom.com (Esperanto League N America)
Subject: World Education: Prague Manifesto {Warning: contains references to Esperanto!}
Message-ID: <elnaDxAE05.672@netcom.com>
Organization: Esperanto League for North America, Inc.
Date: Fri, 6 Sep 1996 01:12:04 GMT
Lines: 174
Sender: elna@netcom5.netcom.com


[The following is a policy paper written, ratified and signed during the
World Esperanto Congress this past summer.]

       {Esperanta originalajxo sekvas}


PRAGUE MANIFESTO OF THE MOVEMENT FOR THE INTERNATIONAL
LANGUAGE ESPERANTO

We, members of the worldwide movement for the promotion of Esperanto, address
this Manifesto to all governments, international organizations and people of
good will; declare our unshakeable commitment to the objectives set out here;
and call on all organizations and individuals to join us in working for these
goals.

For more than a century Esperanto, which was launched in 1887 as a project for
an auxiliary language for international communication and quickly developed into
a rich living language in its own right, has functioned as a means of bringing
people together across the barriers of language and culture. The aims that
inspire the users of Esperanto are still as important and relevant as ever.
Neither the worldwide use of a few national languages, nor advances in
communications technology, nor the development of new methods of language
teaching is likely to result in a fair and effective language order based on the
following principles, which we hold to be essential.

DEMOCRACY. Any system of communication which confers lifelong privileges on
some
while requiring others to devote years of effort to achieving a lesser degree of
competence is fundamentally antidemocratic. While Esperanto, like any language,
is not perfect, it far outstrips other languages as a means of egalitarian
communication on a world scale. We maintain that language inequality gives rise
to communicative inequality at all levels, including the international level. We
are a movement for democratic communication.

GLOBAL EDUCATION. All ethnic languages are bound to certain cultures and
nations. For example, the child who learns English learns about the culture,
geography and political systems of the English-speaking world, primarily the
United States and the United Kingdom. The child who learns Esperanto learns
about a world without borders, where every country is home. We maintain that
education in any language is bound to a certain view of the world. We are a
movement for global education.

EFFECTIVE EDUCATION. Only a small percentage of foreign-language students attain
fluency in the target language. In Esperanto, fluency is attainable even through
home study. Various studies have shown that Esperanto is useful as a preparation
for learning other languages. It has also been recommended as a core element in
courses in language awareness. We maintain that the difficulties in learning
ethnic languages will always be a barrier for many students who would benefit
from knowing a second language. We are a movement for effective language
learning.

MULTILINGUALISM. The Esperanto community is almost unique as a worldwide
community whose members are universally bilingual or multilingual. Every member
of the community has made the effort to learn at least one foreign language to a
communicative level. In many cases this leads to a love and knowledge of several
languages and to broader personal horizons in general. We maintain that the
speakers of all languages, large and small, should have a real chance of
learning a second language to a high communicative level. We are a movement for
providing that opportunity to all.

LANGUAGE RIGHTS. The unequal distribution of power between languages is a recipe
for permanent language insecurity, or outright language oppression, for a large
part of the world's population. In the Esperanto community the speakers of
languages large and small, official and unofficial meet on equal terms through a
mutual willingness to compromise. This balance of language rights and
responsibilities provides a benchmark for developing and judging other solutions
to language inequality and conflict. We maintain that the wide variations in
power among languages undermine the guarantees, expressed in many international
instruments, of equal treatment regardless of language. We are a movement for
language rights.

LANGUAGE DIVERSITY. National governments tend to treat the great diversity of
languages in the world as a barrier to communication and development. In the
Esperanto community, however, language diversity is experienced as a constant
and indispensable source of enrichment. Consequently every language, like every
biological species, is inherently valuable and worthy of protection and support.
We maintain that communication and development policies which are not based on
respect and support for all languages amount to a death sentence for the
majority of languages in the world. We are a movement for language diversity.

HUMAN EMANCIPATION. Every language both liberates and imprisons its users,
giving them the ability to communicate among themselves but barring them from
communication with others. Designed as a universally accessible means of
communication, Esperanto is one of the great functional projects for the
emancipation of humankind -- one which aims to let every individual citizen
participate fully in the human community, securely rooted in his or her local
cultural and language identity yet not limited by it. We maintain that exclusive
reliance on national languages inevitable puts up barriers to the freedoms of
expression, communication and association. We are a movement for human
emancipation.

MANIFESTO DE PRAGO DE LA MOVADO POR LA INTERNACIA LINGVO
ESPERANTO

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, direktas chi tiun
manifeston al chiuj registaroj, internaciaj organizoj, kaj homoj de bona volo;
deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj chi tie esprimitaj; kaj
invitas chiun unuopan organizajhon kaj homon alighi al nia strebado.
Lanchita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj
rapide evoluinta en vivoplenan, nuancorichan lingvon, Esperanto jam de pli ol
jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj.
Intertempe la celoj de ghiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek
la tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj, nek progresoj en la
komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado
vershajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj
efika lingva ordo.

1. DEMOKRATIO. Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed
postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon
de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel chiu lingvo, Esperanto
ne estas perfekta, ghi ege superas chiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda
komunikado. Ni asertas ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je
chiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia
komunikado.

2. TRANSNACIA EDUKADO. Chiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj
naci(ar)o. Ekzemple la lernejano kiu studas la anglan lernas pri la kulturo,
geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La
lernejano kiu studas Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu chiu lando
prezentighas kiel hejmo. Ni asertas ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas
ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado por transnacia
edukado.

3. PEDAGOGIA EFIKECO. Nur malgranda procentajho el tiuj, kiuj studas fremdan
lingvon, ekmastras ghin. Plena posedo de Esperanto eblas ech per memstudado.
Diversaj studoj raportis propedeutikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj.
Oni ankau rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva
konsciigo de lernantoj. Ni asertas ke la malfacileco de la etnaj lingvoj chiam
prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua
lingvo. Ni estas movado por efika lingvoinstruado.

4. PLURLINGVECO. La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj
lingvokomunumoj kies parolantoj estas senescepte du- au plurlingvaj. Chiu
komunumano akceptis la taskon lerni almenau unu fremdan lingvon ghis parola
grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj
ghenerale al pli vasta persona horizonto. Ni asertas ke la anoj de chiuj
lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala shanco por alproprigi
duan lingvon ghis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu
shanco.

5. LINGVAJ RAJTOJ. La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas
recepto por konstanta lingva malsekureco, au rekta lingva subpremado, che granda
parto de la monda loghantaro. En la Esperanto-komunumo, la anoj de lingvoj
grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neutrala tereno,
dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj
respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la
lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj. Ni asertas ke la vastaj
potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn, esprimitajn en tiom
da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni
estas movado por lingvaj rajtoj.

6. LINGVA DIVERSECO. La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon
de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la
Esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla
fonto de richeco. Sekve, chiu lingvo, kiel chiu vivajhospecio, estas valora jam
pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado. Ni asertas ke la politiko de
komunikado kaj evoluigo, se ghi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de
chiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni
estas movado por lingva diverseco.

7. HOMA EMANCIPIGHO. Chiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante
al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita
kiel universala komunikilo, Esperanto estas unu la la grandaj funkciantaj
projektoj de la homa emancipigho -- projekto por ebligi al chiu homo partopreni
kiel invididuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj che sia loka kultura
kaj lingva identeco, sed ne limigita de ili. Ni asertas ke la ekskluziva uzado
de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado,
komunikado kaj asociigho. Ni estas movado por la homa emancipigho.
-- 
Miko SLOPER                   elna@netcom.com         USA  (510) 653 0998
Direktoro de la          ftp.netcom.com:/pub/el/elna   fax (510) 653 1468 
Centra Oficejo de la     Learn Esperanto! Free lessons: e-mail/snail-mail
Esperanto-Ligo de N.A.      Write to above address or call 1-800-828 5944
